Bill & Ted's Bogus Journey
Bill & Ted's Bogus Journey | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Bill & Ted's Bogus Journey |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 19 jul. 1991 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, fantasta filmo, komika sciencfikcio, amikopara filmo, adoleskanteca filmo, parodifilmo, time-travel film, ghost film |
Kameraado | Oliver Wood |
Reĝisoro(j) | Peter Hewitt |
Produktisto(j) | Scott Kroopf |
Scenaro | Ed Solomon • Chris Matheson |
Filmita en | Tillman Water Reclamation Plant • The Japanese Garden |
Loko de rakonto | San Dimas • Bill & Ted University |
Muziko de | David Newman |
Rolantoj | Keanu Reeves • Alex Winter • William Sadler • Joss Ackland • George Carlin • Chelcie Ross • Taj Mahal (muzikisto) • Pam Grier • Amy Stoch • Jim Martin • Arturo Gil • Sarah Trigger • Annette Azcuy • Hal Landon Jr. • Ed Gale |
Produktinta firmao | Embassy Pictures Interscope Films |
IMDb | |
Bill & Ted's Bogus Journey estas usona komedio pri scienca fikcio, reĝisorita de Peter Hewitt kaj ĉefaktorita de Keanu Reeves, Alex Winter kaj George Carlin. Ĝi estas la dua filmo en la filmoserio Bill & Ted, kaj daŭrigo de Bill & Ted's Excellent Adventure (1989). La filmo estas parte parodio de klasika filmo La sepa sigelo de Ingmar Bergman.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La muziko de la bando de Bill kaj Ted, Wyld Stallyns, kreis utopian estontan socion. Chuck De Nomolos, kiu malamas tiun socion, ŝtelas unu el la tempvojaĝaj telefonbudoj (parodio de Doctor Who) kaj sendas du robotojn modeligitajn de Bill kaj Ted al la fino de la 20-a jarcento por eviti ke Bill kaj Ted gajnu la Batalon de la Bandoj de San Dimas.
Malbonaj robotoj Bill kaj Ted alvenas kaj mortigas la verajn Bill kaj Ted, ĵetante ilin ambaŭ super flanko de klifo ĉe Vasquez Rocks (referenco al Star Trek). La robotoj laboras por ruinigi la famon de la duopo.
En transtombo, animoj de Bill kaj Ted renkontas la Morton kiu defias ilin en ludo por iliaj animoj. La spirito donas al ili la eblon elekti la ludojn. Bill kaj Ted, por la konsterno de la Morto, elektas modernajn ludojn kiel Battleship, Cluedo kaj Twister. Ili facile venkis Morton, kiu akceptas malvenkon kaj malvolonte iĝas ilia servisto. Kun helpo de Morto kaj de eksterterana duopo ili venkas la malamikon De Nomolos.