Billy Ray Cyrus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billy Ray Cyrus
Persona informo
Naskonomo William Ray Cyrus
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1961 (1961-08-25) (62-jaraĝa)
en Flatwoods
Ŝtataneco Usono
Alma mater Georgetown College
Familio
Patro Ron Cyrus
Patrino Ruth Ann Cyrus
Frat(in)oj Kevin Cyrus • Cherie Cyrus • Angie Marie Cyrus
Edz(in)o Cindy Cyrus • Tish Cyrus
Amkunulo Kristin Luckey
Infanoj Trace Cyrus • Brandi Cyrus • Miley Cyrus • Noah Cyrus • Braison Cyrus • Christopher Cody Cyrus
Okupo
Okupo kantaŭtoro • televida aktoro • gitaristo • televida produktoro • filmaktoro • filmproduktoro
TTT
Retejo https://billyraycyrus.com
vdr

Billy Ray Cyrus (naskita la 25-an de aŭgusto 1961)[1][2] estas usona kontrekantisto, aktoro kaj kantverkisto kiu helpis igi kontreon tutmonda fenomeno.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li publikigis dek unu studialbumojn ekde 1992, publikigis 38 unuopaĵojn, kaj estas plej konata pro sia numero-unua unuopaĵo "Achy Breaky Heart", kiu iĝis la unua unuopaĵo iam se temas pri iĝi triobla plateno en Aŭstralio, kaj iĝis la plej vendata unuopaĵo de 1992, en la sama lando.[3][4] Danke al la video, liniodancado iĝis kutima.[5]

Billy Ray, la multi-platena vendanta muzikisto, faris entute ok supra-dek unuopaĵojn kiuj eniris en la Billboard Country Song-furorliston. Lia plej sukcesa albumo ĝis nun estas la debutalbumo "Some gave all", kiu estis rekonita naŭfoje per Multi-Platinum en Usono. Krome, ĝi iĝis la albumo kiu estis numero unua sur la Billboard 200 por la plej longa tempo kaj samtempe la albumo kun la plej sinsekvaj semajnoj ĉe la supro de la furorlisto en la SoundScan Era. Ĝi estas la nura albumo, de iu ĝenro, en la SoundScan Epoko kiu pasigis 17 sinsekvajn semajnojn ĉe numero unua, dum ankaŭ havis pint-rangigitan debutalbumon de vira kontrekantisto.

En la televidserio Hannah Montana, li aktoras kiel la patro de Miley Stewart (/Hannah Montana). La rolo de Miley Stewart/Hannah Montana estas ludita fare de la propra filino de Cyrus, Miley Cyrus. Krom Miley, li havas 5 pliajn infanojn, Noah Cyrus, Trace Cyrus, Brandi Glenn Cyrus, Braison Cyrus kaj Christopher Cody Cyrus.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Billy Ray Cyrus Biography". A&E Biography. 20a de Decembro, 2007. Arkivita el la originalo la 4an de Januaro, 2016. Alirita la 28an de Novembro, 2015. Birth certificate shown shows name Billy Ray Cyrus
  2. "Billy Ray Cyrus v. Latisha Finnely [sic Cyrus: Petition for Divorce" (PDF).] Chancery Court for Williamson County, Tennessee via E! Online. 13a de Junio, 2013. Arkivita el la originalo (PDF) la 24an de Septembro, 2015. Alirita la 22an de Julio, 2013.
  3. Hurst, Jack (4a de Julio, 1993). "Achy Breaky Start Bruised By The Critics, Billy Ray Cyrus Is Coming Back For More". Chicago Tribune. Arkivita el la originalo la 3an de Novembro, 2012. Alirita la 25an de Julio, 2010.
  4. "ARIA Charts – End Of Year Charts – Top 50 Singles 1992". ARIA. Arkivita el la originalo la 28an de Julio, 2010. Alirita la 25an de Julio, 2010.
  5. "Line dancing: good for that achy breaky heart". Reuters. 6a de Decembro, 2010. Arkivita el la originalo la 9an de Decembro, 2010. Alirita la 9an de Decembro, 2010.