Binger Loch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Binger Loch 2011. La veturejo estas maldekstre. Dekstre separita de la paralela vejro, situas la insulo de la Mäuseturm (musturo) ĉe la dua veturejo. Maldekstre de la paralela vejro estas la rokoj en la Rejno.

Binger Lochtruo de Bingen estas mallarĝa loko je la suda fino de la Rejno-trarompvalo tra la Rejnlanda Ardeza Montaro. Tiu mallarĝa loko en la Rejno estis ĝis la 19a jarcento grava obstaklo por la ŝipveturado en la Supra Mezrejna Valo. La truo de Bingen situas ĉe Rejna kilometro 530,8, ĉe la dekstra riverbordo, malmultajn metrojn rivermalsupren de la Binger Mäuseturm kaj la Burgo Ehrenfels.

Ĉe tiu loko la rivero transas la kveron al la rivero estanta kvarcito-rifo. La pasigado de la rifo estis danĝera kaj ne por ĉiu ŝipo eblis. La loko por la ŝiptrafiko ĝenerale pasigebla estis nur post kiam en la 17a jarcento oni sukcesis eksplodigi breĉon en la rifon. Hodiaŭ restis de la rifo ankoraŭ tri rokoj en la rivero, la tiel nomataj “truŝtonoj“.

Fluego kondiĉoj ĉe la meza Rejno[redakti | redakti fonton]

markadbarelo en la Binger Loch kun forta fluego.
truŝtonoj.
pasaĝerŝipo pasas la Binger Loch.
malnova kaj nova veturejoj mallonge supre de Binger Loch.
monumento por la preparoj de 1832.

La rifo formas naturan vejron, kiu retenas la akvon de la Rejno supre de la Binger Loch kaj ekvilibrigas al diferencoj de la dekliveco.

La dekliveco de la Rejno estas multe pli granda malsupre de la Binger Loch ol supre. Ĝis Rüdesheim la dekliveco de la Rejno estas ĉ. 10 cm por riverkilometro, malsupre de la Binger Loch la dekliveco estas ĝis 65 cm por kilometro. Ĉe mezalta akvo (mezakvo) la alteco de la akvonivelo estas 77.4 m super marnivelo, tri kilometrojn rivermalsupren tuj antaŭ la gravelobenko de la “Klemensgrund”, la mezakvo havas nur altecon de 75.4 m super marnivelo. Ĉe malalta akvo la akvonivelo malsupre de Binger Loch estas 80 cm pli malalte ol supre.

Analoge malsamaj estas la fluegorapidecoj. Supre de Bingen la rapideco egalas ĉ. la rapidecon de piediranto dum mezakvo, dum malsupre la fluego fariĝas tiom granda, ke la ŝiptrafikaj signoj rande de la veturejo Fahrwasser kaŭzas ŝaŭmantan stevenan ondon.

La larĝeco de la rivero ŝanĝiĝas forte. En supra Rejngovio la maldekstra kaj la dekstra riverbordoj diferencas ĝis 1000 metroj. La rivero havas lokon por grandaj insuloj. Rivermalsupren sub la Lorelejo-roko ekzistas nur mallarĝa fluejo de ĉ. 160 m de larĝeco.

Ŝipirebligo[redakti | redakti fonton]

Jam la romianoj sensukcese pruvis trarompi la rifon de Bingen. Sed nur jam en la 17a jarcento Frankfurtaj komercistoj sukcesis krei larĝan traveturejon de kvar metroj. Konsekvence de tio la akvoburgo en Rejngovio terofariĝadis. De la iamaj 32 insuloj restis ĝis hodiaŭ nur ses. Tri insuloj estis forlavitaj, la resto fariĝis teron. En Majenco la terakva nivelo sub la katedralo komencis sinki, la 20.000 kverkaj trunkoj, sur kiuj la granda konstruaĵo kuŝas, komencis putriĝi kaj devis esti anstataŭigitaj per pli profunda ŝtona fundamento. Aliokaze la katedralo minacis enfali. Tiuj laboroj okazis en la jaroj 1909 ĝis 1928.

La prusaj eksplodoj de 1830 ĝis 1841 plibonigis la situacion por la ŝipveturado signife, plilarĝiigante la „truon de Bingen“ je 14 m. Kiam la larĝeco de naŭ metroj estis atingita sur la flanko de Bingerbrück estis konstruita monumenton el rompŝtonoj.

En la jaro 1860 estis komencita la eksplodado de 90-metro-larĝa truo en la kvarcita rifo por ricevi duan veturakvejon ĉe la maldekstra Rejna flanko. La nova veturakvejo estis disapartigita en la jaro 1867 per 1 km longa gviddigo de la ĉefa fluo. Inter 1925 kaj 1932 la larĝeco de tiu malfermejo estis malgrandigita je 60 m. Pro tio sep bazaj vejroj estis konstruitaj, por atingi la necesan profundecon de la akvo.

En la jaroj 1893–94 la „Binger Loch“ estis je 30 m plilarĝigita kaj 1966–74 ellaborigita je 120 m de hodiaŭ. Antaŭ la ellaboro de la „Binger Loch“ la Rejno nur estis veturigebla supren, la veturado malsupren uzis la „novan veturakvejon“. Post la lastaj konstrulaboroj en la 1990aj jaroj kaj la nova gviddigo la iama obstaklo ne plu estas obstaklo. La maldekstra veturejo estis fermita.

Monumento[redakti | redakti fonton]

La monumento de la jaro 1832 konstruita sur la teritorio de la komunumo Weiler bei Bingen por la plilarĝigado de la “Binger Lochs” havas la enskribaĵon:

Ĉe tiu ĉi loko de la Rejno mallarĝiĝis roka rifo la traveturado. Sub la registaro de Frederiko Vilhelmo la 3-a reĝo de Prusujo la traveturo post trijara laboro estis plilarĝigita je 210 futoj, la dekoblo de la antaŭa larĝeco. Sur la eksplodigita ŝtonaĵo tiu ĉi monumento estis konstruita. 1832.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49.97457.8725