Bioggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bioggio (stacidomo) kaj Bioggio Molinazzo (stacidomo).
Bioggio
Blazono de Bioggio
Blazono de Bioggio
Blazono de Bioggio
Bioggio
Bioggio
--->
Bioggio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Agno
Koordinatoj  46° 1′ 1″ N 8° 45′ 36″ O / 46.01694 °N, 8.76000 °O / 46.01694; 8.76000 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 1″ N 8° 45′ 36″ O / 46.01694 °N, 8.76000 °O / 46.01694; 8.76000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2375
Areo 6,43 km²
Alteco 314 m super marnivelo
Poŝtkodo 6934 Bioggio
6935 Bosco Luganese
6992 Cimo
6993 Iseo
Komunumkodo 5151
Mapo de Bioggio
Mapo de Bioggio
Mapo de Bioggio

Bioggio estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2375 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bioggio situas 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Tra la nordorienta parto de la komunumo fluas la rivero Vedeggio. Parto de la internacia Flughaveno de Lugano situas sur la komunuma teritorio kaj ankaŭ varstacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bioggio, Bosco Luganese, Cimo, Gaggio, Iseo kaj Mulini[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,43 km², de kiuj 54,4% estas kovritaj de arbaro, 17,3% servas por agrikulturo kaj 26,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bioggio limas en nordo al Alto Malcantone, en nordoriento al Manno, en oriento al Lugano, en sudoriento al Muzzano, en sudo al Agno, en sudsudokcidento al Vernate, en sudokcidento al Curio, en okcidento al Aranno, kaj en nordokcidento al Cademario.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bioggio pasas la kantona ĉefvojo de Manno respektive Lugano al Ponte Tresa kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas 2 kilometrojn norde de la komunumo en Manno. Pere de la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome parto de la internacia Flughaveno de Lugano situas sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bioggio datiĝas el la jaro 1335 Biegio. En 1992 oni malkovris sur la komunuma teritorio restaĵojn de romia termbanejo. Dum mezepoko nobelaj familioj el Lugano kaj Como posedis havaĵojn en Bioggio. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Santa Maria en Torello posedis lubienojn en Bioggio, kiuj en la 17-a jarcento fariĝis havaĵo de la Monaĥejo San Antonio de Lugano, kaj en la jaro 1852 estis konfiskitaj de la kantono. En la 1960-aj jaroj en Bioggio estiĝis signifa industrizono, kiu hodiaŭ apartenas al la aglomeraĵo de Bioggio. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bosco Luganese kaj Cimo estis integritaj al la komunumo Bioggio. La 20-an de aprilo ankaŭ Iseo estis integrita al Bioggio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]