Morcote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morcote
Blazono de Morcote
Blazono de Morcote
Blazono de Morcote
Morcote
Morcote
Morcote
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  45° 55′ 30″ N 8° 54′ 58″ O / 45.92500 °N, 8.91611 °O / 45.92500; 8.91611 (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 30″ N 8° 54′ 58″ O / 45.92500 °N, 8.91611 °O / 45.92500; 8.91611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 259
Areo 2,80 km²
Alteco 272 m super marnivelo
Poŝtkodo 6922
Komunumkodo 5203
Mapo de Morcote
Mapo de Morcote
Mapo de Morcote

Morcote estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Morcote situas sur la suda pinto de la duoninsulo Ceresio ĉe la bordo de la Lago de Lugano. Norde de ĝi leviĝas la Monto Arbostora, kiu kun alteco de 659 m s.m.estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Morcote kaj Arbostora.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,80 km², de kiuj 81,5% estas kovritaj de arbaro, 2,5% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morcote limas en nordnordoriento al Lugano, en nordo al Carona, en nordoriento al Vico Morcote, kaj en oriento, sudo kaj okcidento al la Lago de Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia situo sur la suda pinto de duoninsulo tra Morcote ne kondukas gravaj transiraj vojoj. La komunumo atingeblas pere de la lagobordaj vojoj de Melide kaj de Lugano. Pere de la loka busreto de Lugano kaj la liniŝipoj de la Lago de Lugano la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morcote datiĝas el la jaro 926 kiel Murcao. En la jaro 1100 en Morcote situis burgo por la kontrolo de la ŝiptrafiko sur la Lago de Lugano. En la jaro 1422 Morcote ricevis de la Dukoj de Milano impostajn privilegiojn kaj aŭtonomiajn rajtojn, kiujn ĝis ankaŭ konservis post kiam ĝi en la jaro 1517 estis submetita al la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis la konstruo de la lagodigo de Melide en la jaro 1847 Morcote estis grava lagohaveno por la varotransporto de Svislando al Italio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]