Bismarck-monumento Riechheimer Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bismarck-monumento sur la Riechheimer-monto, je 10 km sudoriente de Erfurto.

La Bismarck-monumento Riechheimer Berg (germane: Bismarckdenkmal am Riechheimer Berg) troviĝas sur monteto en Hohenfelden, proksime de ekskurso-gastejo. La monteto estas samtempe limo inter la distriktoj Weimarer Land kaj Ilm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime de la gastejo sur la 513 metrojn alta Riechheimer-monto troviĝas Bismarck-monumento; la menciita monto estas tradicie unu el la plej ŝatataj ekskursoceloj de la erfurtanoj. Jam en la gvidlibro de Louis Röll el la 1901-a jaro rekomendatas migrado tien ĉi sub la rubriko "aliaj ekskursoj". Kun kvar horoj da marŝado tiu ĉi celo estas listigita kiel la plej longa en unu tago farebla ekskurso, kies atingon helpis komfortaj ripozumadeblecoj ĉe la etapoj Forstista domo Willroda kaj Klettbach-Schellroda. Alveninte cele la migranto estis dorlotita per burĝaj kuirejaj frandaĵoj en rustika gastoĉambro aŭ ombra bierĝardeno. La establintaj familioj Limpreĉt/Büchner akceptas la gastojn jam dum pluraj generacioj. La aŭtomobila epoko plialtigis ankoraŭ la nombron de la vizitantoj kiel ankaŭ la aranĝo de la artefarita baraĵlago Hohenfelden (1967) kun diversaj libertemppasigaj eblecoj kaj la Turingia liberaera muzeo Hohenfelden.

La Riechheimer-monto situas do meze de ripozumpejzaĝo kion provokis la bezonoj de moderna industriigo. En la rapidege kreskantaj urboj pli kaj pli homoj deziris, almenaŭ dimanĉe, viziti verdajn zonojn. Tio tre tipis ankaŭ por Erfurto kiu estiĝis grandurbo en 1906 kiam ĝia enloĝantaro transpasis la limon de 100.000 homoj. Sekve naturemaj erfurtanoj kreis ekskursocelon kiu ŝajnas al ni hodiaŭ tute normala kaj kiel ekzistanta jam de ĉiam. En 1895 la societo Thüringerwaldverein translokis reproduktitan turingian bienodomon, atrakciilo de la Erfurta meti-ekspozicio de 1894, sur la Riechheimer-monteton. Post modestaj porturismaj servoj je la komenco la ofte alikonstruita komplekso uzatas ekde 1905 la tutan jaron gastronomie.

Bismarck atingas la idiliecan lokon[redakti | redakti fonton]

La urbanoj ne nur kunprenis sian deziron je ripozumado sed ankaŭ siajn politikajn konvinkojn kaj prusan-germanan nacieemon. Pro tio starigis la societo Thüringerwaldverein en la 1907-a jaron monumenton omaĝe al Otto von Bismarck, de kverkoj ĉirkaŭinta muro el natura ŝtono kun bronza tabulo por portretigi Bismarck. Tio ebligis al la erfurtanoj ekskursantaj memori sian kancelieron eĉ dum libera tempo dimanĉe. La monumento iel kompletigis la Bismarck-domon kaj la Bismarck-turon kiuj nur mallonge antaŭe estiĝis. Dum la GDR-tempo adorado de Prusio kaj de Bismarck ne plu decis. Danke al ruza forpreno de la Bismarck-tabulo fare de la antaŭvidantaj gastejestroj kaj ĝia dumjardeka depono en la kelo de la gastejo la monumento tamen konservitis. Okaze de la 100-a datreveno domtransloka en 1995 la monumento reinaŭguritis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek, vol. 11), p. 126-127, Essen 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo de Raßloff pri la monumento.