Bjalistoka urbodomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bjalistoka urbodomo

La bjalistoka urbodomo estas malfrubaroka konstruaĵo en Bjalistoko konstruita en la jaroj 1745-1761 laŭ projekto de J. H. Klemm. Ĝi enhavas sonorilturon konstruitan de fondumo de Jan Klemens Branicki. Antaŭe la turon uzadis fajrobrigadistoj por gvati incendiojn; nuntempe ĉiutage tagmeze en la turo estas ludata la signalo de Bjalistoko.

La urbodomo neniam funkciis laŭ sia destino (kiel sidejo de urbestraro). Komence en ĝi funkciis butikoj kaj vendejoj de diversaj varoj. Nuntempe en ĝi troviĝas Podlaĥia Muzeo (parto pri arkeologio kaj pri pola pentroarto).

Dum la 2-a Mondmilito oni malkonstruis la urbodomon kaj anstataŭ ĝi planis starigi monumenton al Stalino. La plano ne sukcesis kaj en la jaroj 1954-1958 oni rekonstruis samloke la antaŭmilitan urbodomon. Ne rekonstruita restis apuda, longa domo, tiel nomata urba pesilo (konstruaĵo en kiu devis troviĝi ekzemploj de mezurunuoj) en kiu ankaŭ troviĝis butikoj. Lokon kie staris la pesilo oni markis nur per alikoloraj ŝtonoj en surfaco de la foirplaco.

Urbodomo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Foirplaco antaŭ la urbodomo estis loko en kiu juna Ludoviko Zamenhof, vidanta malamikecon inter diverslingvanoj, ekhavis ideon estonte krei Esperanton. Kiel kelkjara knabo li verkis dramon Babelturo en kiu titola turo, biblia simbolo de interhoma malkomprenemo, estis ekzakte la turo de bjalistoka urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]