Blaise Cendrars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blaise CENDRARS)
Saltu al: navigado, serĉo
Blaise Cendrars
Cendrars Štyrský.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Frédéric Louis Sauser
Naskiĝo 1-an de septembro 1887 (1887-09-01)
en La Chaux-de-Fonds
Morto 21-an de januaro 1961 (1961-01-21) (73-jara)
en Parizo
Tombo Batignolles Cemetery
Ŝtataneco Svislando, Francio
Profesio war correspondent, ĵurnalisto, poeto, verkisto, romanisto, verkisto de vojaĝa literaturo
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Raymone Duchâteau

v  d  r
Information icon.svg
Blaise Cendrars en 1907

Veranome Frédéric Louis SAUSER, sed konata sub sia plumnomo Blaise Cendrars (naskiĝis la 1-an de septembro 1887 en Chaux-de-Fonds, Svisio, mortis la 21-an de januaro 1961 en Parizo) estis svisa franclingva poeto. Li iĝis franca civitano en 1916.

Li kontribus popularigi la prozpoemon en la moderna poezio, kaj multe kantis en nove moderna kaj eterne romantismeca lingvo la buntecon de la mondo kaj la animan bezonon je vojaĝo, kune kun metafizika angoro. Liaj plej konataj kaj emociigaj poemoj estas:

  • 1912: Pasko en Novjorko
  • 1913: Prozo de l'Transsiberia Vagonaro
  • 1918: Panamo kaj la rakonto pri miaj sep onkloj

Ekde la aĝo 15-jara li forlasis hejmon por labori kun juvelonegocisto kaj iris en Rusio kaj laŭ li ĝis fino de la Transsiberia fervojo. Tra la vivo li multege vojaĝis en foraj landoj.

En Esperanto aperis la romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra, eld. IEM, Wien, Aŭstrujo, 2007. La poemoj de Cendrars ludas rolon en ĉi romano.

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • eltiraĵoj el "Prozo de l'Transsiberia Vagonaro".