Saltu al enhavo

Blanka Roka Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka Roka Lago
Blanka Roka Lago 2014
Blanka Roka Lago 2014
baraĵlagolago
Speco de la lago rezervujo, ripoza loko
Ĉefaj fontoj Blanka Roka Rivereto
Ĉefaj elfluoj Blanka Roka Rivereto
Setlejoj Dallas, Teksaso, Usono
Landoj de la baseno Usono (Teksaso)
Datenoj
Koordinatoj 32° 50′ 19″ N, 96° 43′ 19″ U (mapo)32.838666666667-96.722013888889Koordinatoj: 32° 50′ 19″ N, 96° 43′ 19″ U (mapo)
Blanka Roka Lago (Teksaso)
Blanka Roka Lago (Teksaso)
DEC
Map
Blanka Roka Lago
Supermara alteco f1458,1 futoj (139,6 m)[1]
Surfaca areo 1254 akreoj (5.1 km²)[1]dep1f5
Akva volumeno 18160 akreo futoj (22400000 )dep1f8
Maksimuma profundo 18 futoj (5.5 m)[2]f10
vdr

Blanka Roka Lago (angle White Rock Lake) estas artefarita trinkakva lago situanta en oriento de Dallas, Teksaso, Usono kaj uzata por liveri malgrandan porcion de trinkakvo por Dallas kaj kiel malvarmiga rezervujo de vaporo-elektra generanta centralo[1]. La lago estis formita per akvobarigo de Blanka Roka Rivereto (White Rock Creek), kiu hodiaŭ larĝiĝas en la lagon antaŭ flui daŭre suden en riveron Triunuo[1]. La lago kovras areon de 1254 akreoj (5.1 km²) en komunumoj Lakewood kaj Laga Montaro en Dallas[1].

Konstruado sur Blanka Roka Lago komenciĝis en 1910 pro la akvo-manko en la urbo kaj manka grandeco de la lago Bachman, kaj estis finita en 1911.[1]. En 1929, ĝia rolo kiel la ĉefa akva liveranto por la areo estis anstataŭigita per la Lago Dallas (nun Lago Lewisville).

Urbokvartaloj konstruitaj ĉirkaŭ la lago apartenas al la plej ŝatataj loĝ-kvartaloj de la urbo.

La nordorienta bordo de la lago
La nordorienta bordo de la lago

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Surlinia gvidlibro de Teksaso - Blanka Roka Lago. Trovita en la 13-a de novembro 2006.
  2. Departemento de Teksasaj Parkoj kaj Sovaĝa viva - Fiŝkaptado en Blanka Roka Lago. Trovita en la 13-a de novembro 2006. Notu, ke datumoj ĉi tie ne konincidas kun datumoj de aliaj cititaj fontoj (similaj al la Gvidlibro de Teksaso).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]