Blanknuka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknuka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Blanknuka kolombo Columba albinucha
Sassi, 1911
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanknuka kolombo (Columba albinucha) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en multo de disa teritorio de la montoj de Kameruno unuflanke kaj en Albert-riftaj montarbaroj aliflanke.

Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata per habitatodetruo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plej rimarkinda trajto estas tre blanka makulareo en nuko, kio nomigas la specion ankaŭ en la latinlingva scienca nomo. Flugiloj estas verdece malhelbrunaj, dum subaj partoj estas helgrizaj kun grenatkoloraj makuletoj; ankaŭ supra dorso estas grenatkolora. La kolo estas griza kaj la kapo pli malhela. Estas fajna flava okulringo, kaj beko kaj kruro estas ruĝaj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam priskribita kiel surloke ofta en partoj de Demokratia Respubliko Kongo, la Blanknuka kolombo estas ĝenerale malabunda birdospecio kun limigita teritorio. La ĉefa minaco kium ĝi frontas estas la klarigado de la arbara habitato en kiu ĝi vivas, kvankam ĝi povas survivi en duaranga arbaro kaj estis registrita ankaŭ en kafoplantejoj. La populacitendenco estas nekonata kaj la Internacia Unio por la Konservo de Naturo rangigis ties konservostatuson kiel "preskaŭ minacata".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2012). “Columba albinucha”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26-a de novembro 2013.. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)