Blendioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blendioj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La blendioj estis kantabra tribo.

Laŭ la romiaj registro-dokumentoj, la blendioj vivis en la Valo de Besaya, inter la vilaĝoj Reinosa kaj Suances (kie la romianoj konstruis urbon Portus Blendium), la valoj de Reinosa, Olea kaj Valdeprado del Río, kaj la orienta areo de la Golfo de Santandero. Plej eble, ili ankaŭ establiĝis en la Valo de Pas. Ties nomo ankaŭ aperas en la romia Vojo de Blendioj, per kiu konektiĝis la romiaj urbo Juliobriga kaj la haveno Portus Blendium, en la marbordo deKantabrio.

La blendioj estas konsideritaj samaj al gento plentusioj (menciita de Strabono), kiuj vivis ĉe la elfluejo de la rivero Ebro kaj alinomiĝis al loĝantoj de Iuliobriga dum Romia epoko. Proksime al ili vivis la tribo morekanoj.

La nomo blendioj devenas de hindeŭropa *(s)plend-, rilata al latina vorto splendeo (t. e. Esperanta splend-); do blendioj signifas splendulojsplendantoj.

La blendioj vivis en vilaĝoj sur montoj, kiel la aliaj kantabraj kaj keltaj gentoj. Verŝajne ties plej grava setlejo estis Aracillum, kiun la romianoj konkeris dum la Kantabraj militoj. La havenurbo Portus Blendium situis okcidente de Portus Victoriae Iulobrigensium (atribue, la nuna vilaĝo Suances).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]