Blinduloj kaj elefanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blinduloj kaj elefanto
literatura verkoparabolo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Blinduloj kaj elefanto estas rakonto, kiu devenas de Hindujo de kie ĝi disvastiĝis. Ĝi uziĝis por ilustri de vero ĝis paralogismo. Je diversaj epokoj ĝi ebligis enrigardon al relativeco, malklareco au neeksprimebla naturo de vero, la konduto de fakuloj en kampoj, kie mankas aŭ neatingeblas informo, la bezono de komunikado kaj la respekto por diversaj perspektivoj.

La blinduloj kaj la elefanto
(mura reliefo en nordorienta Tajlando)

Ĝi estas parabolo, kiu troviĝas en multaj religiaj tradicioj kaj estas parto de jainismo, budhismo, sufismo kaj hinduismo. La rakonto estas ankaŭ bone konata en Eŭropo. En la 19-a jarcento la poeto John Godfrey Saxe kreis sian propran version en formo de poemo. De tiam la rakonto estis publikigita en multaj libroj por plenkreskuloj kaj infanoj kaj estis interpretita pli kaj pli diversmaniere.

La bazo de la rakonto estas blinduloj (aŭ homoj en mallumo) kiuj tuŝas diversajn partojn de elefanto (kruro, vosto, rostro, orelo, ventro kaj dentego) kaj el tio ili devas konkludi kia ĝi estas, kaŭzante diversajn teoriojn kaj eĉ polemikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]