Blua grundokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Maskla blua grundokolombo
![]() Femala blua grundokolombo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Claravis pretiosa (Ferrari-Perez, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blua grundokolombo (Claravis pretiosa) estas eta kolombo de la tropika Nova Mondo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas loĝanta reproduktulo el sudorienta Meksiko ĝis nordokcidenta Peruo kaj norda Argentino, krom en Trinidado.
La blua grundokolombo estas ofta en malferma arbaro, bordoj de forstoj, senarbejoj kaj bordoj de ŝoseoj, precipe en pli humidaj areoj. Ĝi troviĝas el marnivelo ĝis ĉirkaŭ 1 200 m altitude.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Blua grundokolombo estas eta kolombo 20 cm longa mezaveraĝe, sed inter 18 kaj 22, kun pezo de 65-72 g. Plenkreskuloj masklaj havas blugrizajn suprajn partojn kaj pli palajn grizajn malsuprajn partojn, iĝante grizblanka en vizaĝo. La flugilplumoj kaj eksteraj vostoplumoj estas nigrecaj, kaj la flugiloj estas tre markitaj je nigro. La irizo estas ruĝa aŭ flava, la nuda okulringo estas verda kaj la kruroj estas rozkoloraj kiel karno. La ino havas grizbrunajn kapon, kolon kaj bruston, iĝante helblugriza en subflugiloj kaj ventro; la dorso estas ruĝbruna, kontraste kun la avelkoloregaj pugo kaj vosto kun pli malhelaj eksteraj plumoj. Kie la masklo havas nigrajn punktojn en flugiloj, la ino havas ruĝajn. Junuloj estas kiel inoj, sed ili havas ruĝecan skvamecon en dorso.
La masklo estas nekonfuzebla kun alia specio, sed la ino aspektas kvazaŭ pli eta kaj mallongvosta grundokolombo de la genro Columbina. La kontrasta pugo kaj la medio en arbaro estas taŭgaj identigiloj, krom la fakto, ke blugriza kaj bruna kolomboj flugantaj kune inter arboj indikas tiun specion.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiu neotropisa specio estas plej ofte ĉu sola ĉu en paroj ĉu en etaj aroj ĝis 100 individuoj. Ili manĝas ĉefe surgrunde semojn kaj etajn insektojn kaj englutas ankaŭ sablerojn aŭ ŝtonetojn. La voĉo de la masklo, ekde arbopinotoj, estas laŭta buup.
Ĝi konstruas feblan telerforman neston el bastonetoj 1–11 m alte en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Claravis pretiosa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
|