Blue1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blue1
flugkompanio vd
Dum 1987 - 2016
Sidejo Vantaa
Lando Danio
Posedata de Scandinavian Airlines vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Blue1
IATA
KF
ICAO
BLF
Voksigno
BLUE FINN
Fondita 1987
Naboj flughaveno Helsinko-Vantaa
Programo por oftaj flugantoj EuroBonus
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 12
Cellokoj 26
Ĉefsidejo Vantaa (Finnlando)
Ĉefuloj Stefan Wentjärvi
Retejo: www.blue1.com
vdr

La entrepreno Blue1 estas finnlanda, en internacia komparo relative malgranda flugkompanio kun sidejo en Vantaa. Ekde la 3-a de novembro 2004 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 1,4 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 12 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

Post la fondo de la kompanio en 1987 sub la komenca nomo "Air Bottnia", la kompaniaj aviadiloj unue kunlabore kun la pli granda finna flugkompanio Finnair transportigis pasaĝerojn en la maldense loĝatan nordon de Finnlando - al finna Sameio (Laponia provinco) kaj la regionojn oriente de la Botnia Golfo (precipe Norda Ostrobotnio). De 1998 la kompanio estas konzerne ligita al la kompanio Scandinavian Airlines, tamen daŭre konsideratas sendependa entrepreno, en 2004 prenis la nomon "Blue1" kaj samjare aliĝis al la grupo "Star Alliance".

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon KF; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BLF.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]