Saltu al enhavo

Bojan Pancevski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bojan PANCEVSKI (makedone: Бојан Панчевски) estas germana ĵurnalisto kaj verkisto, kiu aktivas kiel korespondanto pri eŭropa politiko ĉe Wall Street Journal.[1]

Kariero kaj fokusoj ĵurnalistaj

[redakti | redakti fonton]

Pancevski naskiĝis en Nord-Makedonio.[2] De 2009 jam li estas korespondanto verkinte pri multe da temoj, i.a. la financa krizo, la invado de Rusio en Ukrainion, la Eŭropa migra krizo de 2015 aŭ Briteliro. Antaŭ ol veni en la 2018-a jaro al "Wall Street Journal", li estis korespondanto pri EU por "Sunday Times", raportante el Bruselo kaj Vieno. Liaj ĵurnalistaj fokusoj etendiĝas je temoj kiel: politika sistemo de EU, migrado, terorismo, internaj politikoj.[3] Krome li raportis pri la invado de rusaj trupoj en januaro 2022 en Ukrainion, spionaj agadoj inter Rusujo kaj la Okcidento kaj gravaj diplomatiaj kaj politikaj evoluoj ene de EU.[4]

Koncerne la gaskondukton Nord Stream kaj ties detruon en septembro 2022 li povis pruvi ke ĉio tia fariĝis laŭ planoj de ukrainia generalo, kun dekomenca scio de la prezidanto.[5][6][7]

En 2016 li honoriĝis pro raporto pri subaĉetadoj ĉe FIFA.[8] Krome estis li ano de teamo kiu ricevis la premion British Journalism Award for Breaking News.

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  1. "Bojan Pancevski, Chief European Political Correspondent, The Wall Street Journal" - ĉe: The Wall Street Journal, 2024
  2. "The Brussels Report Podcast Episode 3 – with WSJ Berlin correspondent Bojan Pancevski" - ĉe: The Brussels Report, 17.5.2021
  3. "Bojan Pancevski NR-Jahreskonferenz 2023"
  4. "Contributors Encompass"
  5. Bojan Pancevski: "A Drunken Evening, a Rented Yacht: The Real Story of the Nord Stream Pipeline Sabotage" - ĉe: The Wall Street Journal, 14.8.2024
  6. "Nach brisanter Selenskyj-Enthüllung: Reporter erklärt seine Nord-Stream-Recherche" - ĉe: focus.de
  7. Lars von Törne: "Nord-Stream-Sprengung mit Segen von Selenskyj?: Ukrainischer Präsident soll Anschlag auf Pipeline gebilligt haben" - ĉe: Der Tagesspiegel, 15.8.2024
  8. "Bojan Pancevski - European Press Prize"