Boké (regiono)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Boké estas unu de la regionoj de la okcidentafrika ŝtato Gvineo. Ĝi estas en la nordokcidento de la lando kaj havas limojn kun Senegalio kaj Gvineo Bisaŭa. La ĉefurbo estas la samnoma urbo Boké. La regiono havas ĉ. 703.000 enloĝantojn.
La Boké (Regiono) dividiĝas en jenaj prefekturoj Boffa, Boké, Fria, Gaoual kaj Koundara. Ĉiu prefekturo nomiĝas lau sia ĉefurbo.
Sur la teritorio de Boké estas granda parto de la baŭksito-rezervoj de Gvineo. Du el la plej grandaj minproduktejoj estas tie.
- Compagnie des Baŭites de Guinée, aŭ CBG.
- Alumina Company of Guinea, aŭ ACG..