Boldogkőváralja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boldogkőváralja
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3885
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 002  (2023) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 20′ N, 21° 14′ O (mapo)48.33796944444421.2358Koordinatoj: 48° 20′ N, 21° 14′ O (mapo) [+]
Areo 21,99 km² (2 199 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Boldogkőváralja (Hungario)
Boldogkőváralja (Hungario)
DEC
Boldogkőváralja
Boldogkőváralja
Situo de Boldogkőváralja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boldogkőváralja [+]
vdr

Boldogkőváralja estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc ĉe okcidenta flanko de la montaro Zemplén. Ĝi havas fervojstacion de la vilaĝo je 2 km-oj. Encs estas atingebla per rekta aŭtobuso (ĉ. 10 km). En nia „Árpád-epoka” ĉarto unue aperis en 1295 per ties Boldua nomo.

Apud la vilaĝo altiĝas la fortikaĵo, kies nomo estas Boldogkővár. La fortikaĵon konstruis post la tatara invado iu ano de la Tomaj-familio je defendo de la Hernád-rivera vojo kaj la ĉirkaŭaĵo. Sorto de la vilaĝo strikte kunligiĝis kun historio de la fama Bodogkővár (Ĝoja ŝtonfortikaĵo).

Dum ĝia pr. 500-jara historio tion havis preskaŭ ĉiu grandbienula familio de la tiama Hungario. Do, havis multe da posedantoj, kiuj eluzis sed ne prizorgis la fortikaĵon. Tiel ĝi detruiniĝis. Reĝo Leopoldo la 1-a ruinigis ĝin en 1701. De 1715 la nur duone neniigitan fortikaĵon havis la jezuitoj, pli malfrue la Péchy-familio.

La fortikaĵbaza roko estas unu rokbloko, kio estas vulkandevena, kaj malmoliĝis sur tio la silikataj acidaj kombinaĵoj. El la fortikaĵo estas rigardebla belega panoramo al la pejzaĝon. La fortikaĵo vizitebla estas de aprilo ĝis oktobro. En la vilaĝo estas la XVIII. jarcenta baroka stila romkatolika preĝejo, en la grekkatolika preĝejo XVI. jarcent devena ikonostazo estas videbla.

En la vilaĝo troveblas la barokstila Péchy-kastelo, kies parko estas naturprotektata teritorio. Turisma vidindaĵo estas la lokhistoria domo. En la komunumo funkcias restoracio, kvartiro kaj trairas sur ĝi la Landa Blua Turistvojo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Boldogkőváralja naskiĝis kaj mortis guberniestro Manó Péchy.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans