Bolivarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bolivarismo estas tendenco de politika pensaro teorie bazita sur la vivo kaj verkaro de Simón Bolívar, kiu iĝis adorinda afero ĉu pli malpli apogite en landoj de Sudameriko kiaj Bolivio, Kolombio, Peruo, Ekvadoro, Panamo kaj Venezuelo. La Bolivarismo, kiel ideologio, unuigas erojn kiaj la respublikismo civila kaj humanista kaj, laŭ kelkaj maldekstraj sektoroj, la socialismo.[1] Nuntempe la politikestroj bazigas siajn proprajn projektojn en interpretoj de la idealoj de Bolívar. Vidu ekzemple, la plej konata kaj aktuala, iniciatita de la iama Prezidento de Venezuelo nome Hugo Chávez, poste pluigita de lia sukcedanto nome Nicolás Maduro, la Prezidento de Ekvadoro nome Rafael Correa kaj la Prezidento de Bolivio nome Evo Morales, kiuj bazigas siajn politikojn sur la ideoj de Simón Bolívar kadre de la nomita socialismo de la 21a jarcento, ĉefe disvolvigita el la Bolivara revolucio en Venezuelo. En Kolombio tamen la idealoj de la bolivarismo estis bazo fondiga de la konservativa Partido Conservador Colombiano ĉirkaŭ 1847,[2] sed poste estis reinterpretitaj al socialismo fare de sektoroj de la Polo Democrático Alternativo[3] kaj de la liberala Partido Liberal Colombiano (santanderista) kiaj Piedad Córdoba.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]