Bolŝoj-baleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soloistoj de la Bolŝoj-baleto en la Flughaveno Schiphol de Amsterdamo, 9a de Junio 1960.

La Bolŝoj-baleto estas internacie fama kompanio de klasika baleto kun sidejo en la Bolŝoj-Teatro en Moskvo, Rusio. Fondita en 1776, la Bolŝoj-baleto estas inter la plej malnovaj balet-kompanioj de la mondo. Komence de la 20-a jarcento, ĝi iĝis de internacia elstareco kiam Moskvo iĝis la ĉefurbo de sovetunia Rusio. La Bolŝoj-baleto estis agnoskata kiel unu el la plej gravaj balet-kompanioj en la mondo. Ĝi havas branĉon en la Lernejo de Bolŝoj-baleto en Joinville, Brazilo.[1]

Je la nomumo de Aleksander Gorskij kiel Baletestro en 1900 la kompanio ekdisvolvis sian unikan identecon, produktante laŭdatajn produktadojn de novaj aŭ resurscenejigitaj baletoj kiel Don Kiĥot (1900), Koppelja (1901), Cignolago (1901), La fille mal gardée (1903), Giselle (1911), Le Corsaire (1912) kaj Bajaderka (1917).[2]

En tiu kompanio prezentiĝis plej famaj sovetuniaj dancistoj kaj komponistoj kiel Dmitrij Ŝostakoviĉ kaj Aram Ĥaĉaturjan.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galayda, A. (11a de Februaro 2020). "Why the only Bolshoi Theater school outside Russia is in Brazil". Russia Beyond the Headlines. Alirita en 19a de Februaro 2020.
  2. [https://web.archive.org/web/20140130091018/http://www.theballetbag.com/2010/08/12/the-bolshoi-ballet/ Arkivigite je 2014-01-30 per la retarkivo Wayback Machine The Bolshoi Ballet]] en Ballet Bag. Arkivita la 16an de Aŭgusto 2010 en la Wayback Machine, 12an de Aŭgusto 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]