Bombado de San-Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bombado de San-Marino okazis la 26-an de junio 1944 fare de la brita aviadilaro Desert Air Force. 63 civiluloj mortis. Ĉar San-Marino estis neŭtrala en la Dua Mondmilito, ne okazis provoj defendi sin.

La atakantoj ĵetis 263 bombojn, precipe al la fervoja linio Rimini – San Marino.

La brita registaro, estrata de Winston Churchill, poste deklaris, ke ĝi agis laŭ neprecizaj informoj, sed malakceptis ian kulpan respondecon, ĉar la neŭtraleco de San-Marino, kontraŭe al ties asertoj, estis antaŭe lezita de Germanio. San-Marino en oktobro postulis materian kompenson de 732 milionoj da liroj (tiam ĉ. 421.000 pundoj). Britio proponis volontan pagon de 26.000 pundoj, kiun San-Marino rifuzis akcepti[1].

Dek sep jarojn post la incidento, la 22-an de julio 1961, interkonsento inter Britio kaj San-Marino laŭdis la rolon de San-Marino dum la milito (kiu akceptis ĉirkaŭ cent mil rifuĝantojn). Britio pagis, en "gesto de simpatio" kaj "pro respekto de la militaj damaĝoj", 80.000 pundojn, kondiĉe ke ne estu pliaj pretendoj[2].

La bombita fervojo ne estis riparita, sed komplete malkonstruita en 1950. Okaze de la 50-jara datreveno de la bombado oni inaŭguris monumenton ĉe la muroj de la historia centro de San-Marino, kun jena itallingva teksto:

A 50 anni dal bombardamento non cada nell'obblio la memoria delle vittime innocenti in offesa alla neutralità dell'asilo a 100 mila profughi.

I Sammarinesi rinnovano la domanda di pace e di solidarietà fra tutti i popoli.

(50 jarojn post la bombado ne falu en forgeson la memoro de la senkulpaj viktimoj de la atako al la neŭtraleco de la azilo por 100 mil rifuĝintoj.

La san-marinanoj renovigas la postulon pri paco kaj solidareco inter ĉiuj popoloj.)

Notoj[redakti | redakti fonton]