Saltu al enhavo

Kabo de Bona Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonespera Kabo)
Kabo de Bona Espero
kabo, terpinto [+]
Situosudafrika regiono Okcidenta Kablando
- koordinatoj34° 21′ 29″ S, 18° 28′ 19″ O (mapo)-34.35805555555618.471944444444Koordinatoj: 34° 21′ 29″ S, 18° 28′ 19″ O (mapo)

Kabo de Bona Espero (Okcidenta Kablando)
Kabo de Bona Espero (Okcidenta Kablando)
DEC

Kabo de Bona Espero (Sud-Afriko)
Kabo de Bona Espero (Sud-Afriko)
DEC
Map
Kabo de Bona Espero
Vikimedia Komunejo:  Cape of Good Hope [+]
vdr

Kabo de Bona Espero (afrikanse Kaap die Goeie Hoop) estas ŝtona montopinto sur la suda pinto de la Kaba Duoninsulo, en la sudafrika regiono Okcidenta Kablando.

Ĝin alrigardis unuafoje (pri kiu oni scias) la portugala ŝipisto Bartolomeu Dias en 1488, post kiam esploris sudajn bordojn de Afriko. Laŭ la samepokaj raportoj, Dias nomumis ĝin unuafoje Kabo de la Tempestoj, sed la portugala reĝo Johano la 2-a baptis ĝin al Bonespera Kabo, kiu vidis la malkovron bona signo, ĉar li supozis, ke Hindio estas atingebla per ŝipo el Eŭropo. Aliaj fontoj donas la baptadon al Dias.

La regiono famas pro la tempesta vetero kaj bruanta maro, kie renkontiĝas la varma Mozambik–Agulhas-marfluo (el la Hinda oceano) kaj la malvarma Benguelamarfluo de la antarkto.

Sur la montopinto — kiu apartenas al la Naturprotekta Areo Bonespera Kabo, fondita en 1939 — kreskas herboj kaj malaltaj arbustoj. Du kilometrojn oriente de la Kabo de Bona Espero, ĉe Kaba Pinto (afrikanse Kaappunt, angle Cape Point) troviĝas lumturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]