Nacia Parko Tablomonto
Nacia Parko Tablomonto | ||
---|---|---|
national park of South Africa [+] | ||
Lando | Sudafriko | |
Koordinatoj | 33° 58′ 0″ S, 18° 25′ 30″ O (mapo)-33.966718.425Koordinatoj: 33° 58′ 0″ S, 18° 25′ 30″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 225 km² (22 500 ha) [+] | |
Areo | 225 km² (22 500 ha) [+] | |
Estiĝo | 19-a de majo 1998 | |
WDPA-id | 300408 | |
Nacia Parko Tablomonto | ||
Vikimedia Komunejo: Table Mountain National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Nacia Parko de Tablomonto, antaŭe nomita Nacia parko de la kaba duoninsulo, estas nacia parko apud Kaburbo, en la Okcidenta Kablando, en Sudafriko.
La parko estis establita la 29-an de majo 1998 por protekti la naturan medion de la Tablomonta montaro kaj la endemian flaŭraron kaj veĝetaĵaron. La parko estas sub la protektorato de la estraro de Sanparks (Sudafrikaj Naciaj Parkoj). La Nacia Parko de Tablomonto havas du gravajn vidindaĵojn: Tablomonto, laŭ kiu la parko estis nomita, kaj la Bonespera Kabo, la plej malproksima punkto en Afriko direkte al la sudokcidento.
La parko kovras 225 000 hektarojn, kaj plie pliajn 1 000 km² da marbordaj akvoj kaj la strandon. Male al aliaj sudafrikaj parkoj, ĝi estas ĉirkaŭita de urboj kaj privataj biendomoj igante ĝin praktike libera eniro kun la ekzistantaj tri paspagpordegoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La parko etendiĝas de Signal Hill ĝis Lion's Head, Devil's Peak, Constantiaberg, la montoj de la suda duoninsulo ĝis Cape Point. La parko konsistas el tri partoj apartigitaj unu de la alia per urbaj areoj sur plata tereno.
Tablomonta teritorio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi parto inkluzivas jenajn pintojn: Signal Hill, Leonkapo, Tablomonto kune kun la Malantaŭa Tablo (malsupra parto de la Tablomonto), Diablo-Pinto, la ĉeno de dekdu apostoloj (dek sep pintoj laŭ la marbordo de Atlantiko) kaj Orange Kloof (areo sub strikta protekto, ne malfermita al turistoj).
Tiu parto estis kreita de la antaŭa Tablomonto Nacia Monumento, Cecilia Ŝtata Arbaro kaj Newlands Arbaro. La Kirstenbosch Botanika Ĝardeno ne estas oficiale inkludita en la teritorio de la parko, sed ĝiaj supraj partoj estas konservitaj sur simila bazo.
Silvermine-Tokai Teritorio
[redakti | redakti fonton]Ĝi etendiĝas trans la duoninsulon de Atlantiko ĝis la marbordoj de Falsa Golfo. Gravaj punktoj en ĉi tiu teritorio estas Constantiaberg, Steenberg Peak kaj la Kalk Bay Montoj. Ĝi estis formita de la antaŭa Tokai State Forest kaj la Silvermine Reserve.
Teritorio de Cape Point
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas ĉe la suda pinto de la duoninsulo, etendiĝante de Cape Point kaj la Bonespera Kabo en la sudo ĝis Scarborough en Atlantiko kaj Simonstad super Falsa Golfo. Ĝi estis establita de la antaŭa Cape of Good Hope Reserve.
Kreskaĵoj kaj bestaro
[redakti | redakti fonton]La Nacia Parko de Tablomonto estas parto de la naturprotekta komplekso de Cape Floral kun 2 285 plantospecioj (90% el kiuj, inkluzive de 300 endemiaj aŭ endanĝerigitaj), enskribitaj en la Listo de Unesko pri Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo.
Estas malpli da bestoj ĉi tie ol en aliaj sudafrikaj parkoj. Malsovaĝaj rokaj hiraksoj kaj la grego de ĉakmaj pavianoj, alkutimiĝintaj vidi homojn, estas ofte renkontataj. Tie loĝas ankaŭ mungotoj, histrikoj, serpentoj, testudoj kaj karakaloj.
Estas granda kolonio de afrikaj pingvenoj sur la strando Boulders de Simonstad.
Turismo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kun 4.4 milionoj da vizitantoj ĉiujare, Tablomonto Nacia Parko estas la plej vizitata inter ĉiuj parkoj en Sudafriko.
Turismaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Funikularo transportanta pasaĝerojn de la stacio sur Kloof Neck ĝis la pinto de Tablomonto.
- Strando Boulders apud la urbo Simonstad kun granda kolonio de afrikaj pingvenoj.
- Cape Point kaj la Bonespera Kabo.