Bongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bongoj)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Daresalamo.
BONGO
Bongo
Bongo
Klasifiko Frapinstrumento
Ton-amplekso Nekoncerna
Parencaj instrumentoj *Taiko
vdr

La bongo estas frapinstrumento kiu fariĝis el du malgrandaj tamburoj alfiksataj unu al la alia. La tamburoj, kies grandeco malsimilas, povas fariĝi el ligno, metalo aŭ kompunda materialo. La tamburkapoj povas fariĝi el felo aŭ el fibroj sintezaj, kaj la du tamburoj alfiksiĝas per lignopeco dika. Ĝi aperis ĉe la fino de la 19-a jarcento en Kubo, alportitaj per la sklavkomerco. La unuaj bongistoj ekmiksis ritmojn el du stiloj muzikaj: tiun de la sklavoj afrikaj kaj tiun de la kolonianoj hispanaj, tiel farante la unuan ritmon bongan, la Salsaon.

La bongo produktas sonojn alt-tonaltajn. Oni tenis la bongon inter la genuoj kun la pli granda tamburo dekstre. Oni tradicie ludas la bongon per frapi la tamburkapojn kun la fingroj kaj la polmoj, kvankam oni ankaŭ povas uzi bastonojnpenikojn tamburajn. Ankaŭ eblas dampi la bongon, metante la manon sur la tamburkapo dum ĝin frapante.