Bonnefontaine
- Bonnefontaine ankaŭ estas setloloko de la komunumo Le Mouret en la kantono Friburgo de Svislando.
| Bonnefontaine | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Lons-le-Saunier | ||
| Kantono | Poligny | ||
| INSEE kodo | 39065 [+] | ||
| Poŝtkodo | 39800 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 103 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 44′ N, 5° 45′ O (mapo)46.7283333333335.7469444444444Koordinatoj: 46° 44′ N, 5° 45′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 534 m [+] | ||
| Areo | 8,8 km² ( 880 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Bonnefontaine estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2023 en la komunumo vivis 103 loĝantoj sur areo de 8,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lons-le-Saunier kaj al la kantono Poligny.
La teritorio havas komunan limon kun Crotenay, Fay-en-Montagne, La Marre, Picarreau, Pont-du-Navoy, Hauteroche kaj Mirebel.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bonnefontaine situas sur unua altebenaĵo de Ĵuraso ĉe la monteto Côte de l'Heute. Krom la vilaĝ-centro, le vilaĝo enhavas ankaŭ vilaĝeron: nome le Patouillet.
Demografio
[redakti | redakti fonton]| 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2009 | 2020 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 73 | 107 | 86 | 97 | 98 | 84 | 92 | 97 | 116 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko, la vilaĝo estis posedaĵo de la senjorio de Mirebel. Ĝis 1897 la vilaĝo nomiĝis Les Faisses, tiun nomon en la franca lingvo oni prononcas kiel "fesse" (postaĵo). Pro tio oni anstataŭis la nomon per "Bonnefontaine" (bona fonto) memore al la tri fontoj kiuj fontas en la vilaĝo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Bonnefontaine
- Ŝafino el la «Bergerie de l'Heute» (ŝafejo de l'Heute)

Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informa paĝeto en la departementa retejo[rompita ligilo] (france)
- Bonnefontaine sur la retejo de IGN
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]





