Bonsociemo
En biologio, bonsociemo estas eco de bestaj specioj, kiuj vivas en strikte organizitaj socioj. Tiaj socioj estas pli ol nuraj grupoj de kune vivantaj bestoj; ili devas plenumi jenajn kriteriojn:
- kunlabora zorgado pri idoj fare de pluraj socianoj
- komuna akiro kaj distribuado de nutraĵoj
- restrikto de la reproduktado al kelkaj fekundaj socianoj, dum la aliaj estas nefekundaj
- kunvivado de pluraj generacioj
Konataj ekzemploj estas abeloj, formikoj kaj termitoj. Reproduktiva femalo de tiuj specioj estas nomata "reĝino", ne-reproduktiva femalo "laboristo".
Ekesto kaj etimologio de la termino
[redakti | redakti fonton]La esprimon proponis en 1966 la biologo Suzanne Batra[1], verkante pri abeloj. La angla esprimo eusociality, kiun ŝi uzis, estas kunmetita el la greka ευ (= bona) kaj la latina socialis (= kunulema). Komence la esprimo rilatis nur al senvertebruloj, precipe insektoj; Edward Osborne Wilson ĝeneraligis kaj precizigis ĝin.
Similaj konceptoj
[redakti | redakti fonton]Bestaro, kiu plenumas nur la unuajn tri kriteriojn el la supra listo, nomiĝas duon-sociema. Bestaro, kiu plenumas nur la unuan, nomiĝas kvazaŭ-sociema.
Bonsociemo kaj evolucio
[redakti | redakti fonton]La anoj de bonsociema bestaro montras altan gradon de kunlaboro kaj altruismo; ekzemple en iuj formikaroj "batalistoj" (nomataj ankaŭ "soldatoj") donas sian vivon por la sekureco de la socio. Tia konduto estus malfacile klarigebla en specioj ne-bonsociemaj, kie mutaciuloj kun "egoisma" geno povus forte profiti, ne devante oferi sian vivon kaj do prosperante. En bonsociema bestaro tia mutacio ne povus reproduktiĝi, ĉar la batalistoj tute ne reproduktiĝas; kiam inverse (la) reĝino havas tian mutacion, eble la tuta socio pereas, kaj kun ĝi la mutacio.
Bonsociemo ekster la insektaro
[redakti | redakti fonton]Biologio konas unu specioj de bonsociemaj mamuloj, la heterocefalon. Ĝi vivas en kolonioj de mezume 75 individuoj kun nur unu fekunda femalo.
En 2010 Hechinger priskribis specion de trematodoj, kiu parazitas en moluskoj kaj apartigas la funkciojn de reproduktado kaj batalado (defendo)[2]. Batalistoj havas nur kvindekonon de la longo de reproduktiva individuo.
Pro la malparenceco de diversaj bonsociemaj specioj [kiu?] certas, ke bonsociemo plurfoje ekestis en la evoluo de specioj kaj ne estas signo de parenceco inter bonsociemaj.[mankas fonto]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Batra, S. W. T. (1966): Nests and social behavior of halictine bees of India (Hymenoptera: Halictidae). — Indian Journal for Entomology 28, 375–393.
- ↑ Ryan F. Hechinger k. a.. Social organization in a flatworm: trematode parasites form soldier and reproductive castes (angle). Proceedings of the Royal Society B. Alirita 2012-10-26.