Borbála Dobozy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borbála Dobozy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1955 (1955-09-18) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz LisztUniversitato Mozarta de SalcburgoPraga konservatorio
Familio
Patro Elemér Dobozy
Patrino Zsuzsanna Erdélyi
Okupo
Okupo klavicenisto
TTT
Retejo https://www.dobozyborbala.hu/
vdr

Borbála Dobozy [dobozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobozy Borbála estas hungara klavicenisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Arta Akademio (2017). Ŝia patrino estis Zsuzsanna Erdélyi.

Borbála Dobozy[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Borbála Dobozy frekventis muziklernejon, poste muzikartan mezlernejon, kie ŝi maturiĝis, kiel pianisto. Dum la mezlernejaj jaroj kun aparta permeso ŝi studis en instruhoroj de János Sebestyén en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝi studis en Muzikarta Altlernejo de Bratislavo de en:Zuzana Růžičková, pli poste en Muzikakademio de Prago, kie ŝi akiris diplomon en 1980. En la sekvaj jaroj ŝi plulernis en Mozarteum de Salcburgo, kie Liselotte Brändle kaj Nikolaus Harnoncourt instruis ŝin. En la jaroj 1982 kaj 1983 ŝia instruisto estis de:Johann Sonnleitner en Zuriko, eĉ ŝi akiris plian diplomon. En tiuj jaroj ŝi partoprenis en muzikaj konkursoj kaj festivaloj. Ŝi donis koncertojn en plej multaj eŭropaj landoj kaj en Usono. Ŝia repertuaro konsistas precipe el verkoj de Johann Sebastian Bach. Ŝi fondis la klavicenan sekcion en Szeged, en filio la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Ekde 2009 ŝi instruis en la menciita universitato, sed jam en Budapeŝto. En 2013 ŝi akiris sciencan gradon DLA, post 2 jaroj ŝi estis nomumita docento. Ŝi ricevis premiojn en 2011 kaj 2012, krome ŝia sondisko estis premiita en 1992 en Hamburgo.

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Georg Anton Benda és csembalószonátái (eldonita disertaĵo, 2014)
  • Jiří Antonín Benda a jeho sonáty pro cembalo (ĉeĥe, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-16. Alirita 2019-10-09.