Borger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borger
vilaĝo
Kirko de Borger
Ŝtato Nederlando Nederlando
Municipo Borger-Odoorn
Situo Borger
 - koordinatoj 52° 55′ 25″ N 06° 47′ 32″ O / 52.92361 °N, 6.79222 °O / 52.92361; 6.79222 (mapo)
Loĝantaro 4 728 (2014)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9530–9531
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Borger
Panoramo

Borger estas loĝloko kaj antaŭa municipo en la provinco Drenthe (Nederlando). Borger situas sur la Hondsrug, en la municipo Borger-Odoorn. Borger havis je la 1-a de januaro 2014 4728 loĝantojn (2266 viroj kaj 2462 virinoj). Ĝis la komunuma rearanĝo ja la 1-a de januaro 1998 Borger estis memstara municipo. Krom la ĉefa vilaĝo la municipo konstistis el la vilaĝoj Bronneger, Buinen, Buinerveen, Drouwen, Drouwenerveen, Ees kaj Nieuw-Buinen kaj la vilaĝetoj Bronnegerveen, Drouwenermond, Eesergroen, Eeserveen, Ellertshaar kaj Westdorp.

Borger interalie konatiĝas pro la plej granda dolmeno de Nederlando, la D27. en la apuda ĉirkaŭaĵo de Borger troviĝas ankoraŭ 2 aliaj dolmenoj D28 kaj D29. En Borger, tuaj apud dolmeno D27, situas la nova dolmencentro. Tie troveblas multe da informoj pri dolmenoj en Nederlando.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]