Borso de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borso de Italio
akcioborso • negoco • entrepreno • regulated market • akciomerkato vd
Dum 16-a de januaro 1808 - nekonata/nuntempe
Jura formo società per azioni
Sidejo Milano
Lando Italio
Posedata de Euronext vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Borsa Italiana aŭ esperante Borso de Italio estas societo kiu okupiĝas el organizado, administrado kaj funkciado de la Borso de Milano (tio estas de la financa merkato de Italio) por helpi la disvolvigon kaj pliigi la likvideblecon, la travideblon, la kompetentecon kaj la efikon. La originoj estis en 1808, kiam Eŭgenio Napoleono fondis la tielnomitan "Camera di Commercio di Milano" [1].

Enirejo de la Borso de Milano

La Borso de Italio havas sidejon en Milano en la Palaco Mezzanotte, ĉe Piazza degli Affari (Placo de la Aferoj aŭ Negocoj). La Borso de Milano estas pro tiu motivo konata ankaŭ kiel Piazza Affari.

Rolo kaj karaktero[redakti | redakti fonton]

La Borso viglas la ĝustan disvolvigon de la negocado, difinas la postularon kaj la procedojn de akcepto kaj pluesto en la merkato por la societoj funkciantaj, difinas la postularon kaj la procedojn de akcepto por la perantoj, kaj informas pri la societoj partoprenantaj.

Borsa Italiana organizas kaj administras la italian merkaton uzante sistemon de negocado tute elektronikan por la realigado de la operacioj en reala tempo.

Ĝi okupiĝas el la reguligo kaj administrado de la merkatoj. La funkcio de kontrolado tamen estas farata de la Commissione Nazionale per le Società e la Borsa aŭ mallongige Consob kaj de la Banko de Italio.

Laŭ kapitaloj totale la borso italia estas la 13a de la mondo.

La 23a de junio de 2007, la Borso de Londono nome (London Stock Exchange) anoncis, ke ĝi akiris la Borson Italian. Ekde la 1a de oktobro de 2007 la Borsa Italiana estis regata la unuan fojon el Londono[2].


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Bicentenario fondazione. Arkivita el la originalo je 2007-12-30. Alirita 2009-01-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-30. Alirita 2009-01-04.
  2. Luigi Grassia. "Da oggi Milano è quotata a Londra". Arkivigite je 2008-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-10. Alirita 2009-01-04.