Borszörcsök
Aspekto
Borszörcsök [borsorĉok] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Devecser. Bor signifas en la loknomo: vino.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 8479
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]Borszörcsök situas sub iama vulkano Somló 432 m-ojn alta, fine de tre mallonga sakovojo. Devecser troviĝas 5, Ajka 15, Sümeg 24, Pápa 27, Celldömölk 29 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1288 en formo "Zurchuk". En la 16-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Anna
- kapelo kun golgoto