Somló-monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Somló [ŝomlo] estas monto en Hungario, eks-vulkana, konata kiel vinproduktejo.

La karakteriza "kupolo" de Somló

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 432 metrojn alta kaj situas en Transdanubio, en departemento Veszprém, 20 km okcidente de urbo Ajka. Simila monto estas apud Balatono la pli fama Badacsony.

La supro de la monteto estas grandparte kovrata de arbaro, kun diametro de ĉirkaŭ 1 km; ĝiaj koordinatoj estas 47°8′52″N 17°22′16″E  /  47.14778°N, 17.37111°O / 47.14778; 17.37111 (Somló-monto). Ĝi estas protektata pejzaĝo (Somlói Tájvédelmi Körzet). Ĉirkaŭ ĝi troviĝas zono de vitejoj, same ĉirkaŭ 1 km larĝa. En ĝi troviĝas domoj kaj bienetoj, sur la deklivoj 4 kapeloj estas videblaj. Tiun zonon ĉirkaŭas ringo de vojoj.

Fortikaĵo Somló
Elvidejo sur la montopinto

La vinprodukta areo, kiu oficiale ampleksas ankaŭ terenojn iom for de la monteto, grandas 8,3 km²; iam en ĝi dominis grandaj vitejoj de nobeloj kaj monaĥejoj, sed nun estas precipe malgrandaj, familiaj vitejoj. Oni kultivas nur blankan vinon. Laŭtradicie tiea vino estis preferata de la imperiestroj Maria Teresia kaj Jozefo la 2-a.

La plej proksimaj koheraj setlejoj estas norde Somlószőlős kaj Doba, sude Somlójenő kaj Somlóvásárhely. Preter la du lastaj pasas la nacia vojo 8, samtempe eŭropa ŝoseo 66.

Je la norda flanko de la monteto, ankoraŭ en la arbara zono, situas ruina fortikaĵo Somló (Somlói vár) el la 14-a jarcento, kies bazo estas eĉ pli aĝa. Sur la plej altan punkton oni konstruis elvidejon.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Somló estas nomita tre delikata dolĉaĵo el biskvita pasto, somlói galuska. Ĝia alkohola enhavo tamen venas ne de vino, sed de rumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]