Kapelo Margareta de Antioĥio (Somlóvásárhely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Margareta de Antioĥio
Kapelo Margareta de Antioĥio en Somló-monto
Kapelo Margareta de Antioĥio en Somló-monto
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Somlóvásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Sümeg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kapelo Margareta de Antioĥio estas romkatolika historia monumento en Hungario, sur suda deklivo de Somló-monto. Administre ĝi apartenas al vilaĝo Somlóvásárhely. Inter la 4 kapeloj situantaj sur la monto tiu ĉi estas la plej granda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kapelo estis konstruita fare de abatinoj dum regado de Matiaso la 1-a (Hungario) (15-a jarcento). Dum la kontraŭturkaj bataloj la kapelo ruiniĝis, poste en 1727 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko. En 1736 la kapelo jam estis signifa pilgrimloko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur montodeklivo inter vitejoj en alteco 295 m laŭ la marnivelo. Malantaŭ la kapelo troviĝas kapeleto aŭ niĉo dediĉita al Johano Baptisto. En la kapela fasado meze la kvadrata turo grandparte reliefas. Ĉe piedo en mezo de la turo estas la sola enirejo. La navo estas tre simpla sen iu ajn ornamaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Altaro de la kapelo