Botanika ĝardeno en Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika ĝardeno en Moskvo
La ĉefa botanika Nikolaj Cicin ĝardeno
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno • protektata areo de Rusio • esplora institucio • rekonilo [+]

MunicipoMoskvo

Koordinatoj55° 50′ 21″ N, 37° 36′ 3″ O (mapo)55.83916666666737.600833333333Koordinatoj: 55° 50′ 21″ N, 37° 36′ 3″ O (mapo)
Areo340 km² (34 000 ha) [+]

Fondola 14-an de aprilo 1945

Botanika ĝardeno en Moskvo (Moskvo)
Botanika ĝardeno en Moskvo (Moskvo)
DEC
Botanika ĝardeno en Moskvo
Botanika ĝardeno en Moskvo

Botanika ĝardeno en Moskvo (Eŭropa Ruslando)
Botanika ĝardeno en Moskvo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Botanika ĝardeno en Moskvo
Botanika ĝardeno en Moskvo
Map
Botanika ĝardeno en Moskvo

Vikimedia Komunejo:  Moscow Botanical Garden of Academy of Sciences [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la ĉefa oficejo
mapo-skemo

55° 50′ 31″ N 37° 36′ 03″ O / 55.84194 °N, 37.60083 °O / 55.84194; 37.60083 (mapo) La ĉefa botanika Nikolaj Cicin ĝardeno de Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Гла́вный ботани́ческий сад и́мени Н. В. Ци́цина РАН (Москва)) estas fondita la 14-an de aprilo 1945 laŭ iniciato de akademiano Nikolaj Cicin. Ĝi estas plej ampleksa botanika ĝardeno en Eŭropo, kies areo okupas 360 hektarojn de tersupraĵo en la nordorienta parto de Moskvo. Ĝia kolekto enhavas 8220 speciojn kaj 8110 variojn de diversaj plantoj, entute - 16 330 taksonojn devenajn el ĉiuj mondaj kontinentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj ĉi-areo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj. En la 18-a jarcento posedanto iĝis la grafo Nikolaj Ŝeremetev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj la bela lago. Li komencis kultivi sian teritorion: aranĝi korsojn kaj florejojn, planti fruktarbojn ktp. Tamen plantado okazis proksime de lia bieno Ostankino, plej granda parto longtempe restis kiel sovaĝa ĝangalo.

Nur aperigo en 1939 Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio tie transformis la arbaron je moderna parko.

kverkoj kaj lago

Konsisto[redakti | redakti fonton]

  • 1. Arbidejo
  • 2. Virga kverkejo
  • 3. Rozejo
  • 4. Ombrejo
  • 5. Surbordaj plantoj
  • 6. Permanenta florado
  • 7. Natura flaŭro
  • 8. La japana gardeno
  • 9. Kultivitaj plantoj
  • 10. Arbaro
  • 11. Labo
  • 12. Baza oranĝerio
  • 13. Nova forcejo

La bazan oranĝerion de la ĝardeno konsistigis kolekto de plantoj kaj floroj el Sanssouci iama prusa reĝa kastela komplekso en Potsdam, Germanio.

Ĉefaj laborfakoj[redakti | redakti fonton]

  • - Enkonduko kaj aklimatizo de plantoj
  • - Fora konservado de la natura flaŭro
  • - Dekoracio de pejzaĝo
  • - Aperigo de hibridoj kaj novaj plantospecioj
  • - Imunigo kaj protektado de plantoj
  • - Desegnado kaj konstruado de botanikaj ĝardenoj
  • - Eduka agado
  • - Vendado de priklaĵoj
akvofalo en la japana ĝardeno

La japana ĝardeno[redakti | redakti fonton]

Ĉi-eksponejo aperis en 1987 por prezenti atingojn de la japana pejzaĝa kulturo kaj kontrastigi ĝin kun la severa rusia naturo.

Tie oni povas vidi kaskadon de akvofaloj, tri lignajn pavilonojn, ŝtonan pagodon el la 18-a jarcento, tri diversformajn ŝtonajn lanternojn kaj lignajn pontojn. Tie kreskas ĉ. 100 specioj de plantoj alveturigitaj el insulo Hokajdo inkluzive belan ĉerizarbon sakuro. Somere vizitantoj povas sperti japanan teceremonion kaj gustumi delican japanan teon.

En la ĝardeno estas du fiŝlagoj kun pitoreskaj insuletoj.

Ceteraj botanikaj ĝardenoj en Moskvo[redakti | redakti fonton]

En Moskvo ankaŭ funkcias tri ceteraj botanikaj ĝardenoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]