Boučí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boučí
germane Pichelberg
vilaĝo
Domo en Boučí
Oficiala nomo: Boučí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Dolní Nivy
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Domoj 14 (2011)
Situo Boučí
 - koordinatoj 50° 14′ 06″ N 12° 35′ 12″ O / 50.23500 °N, 12.58667 °O / 50.23500; 12.58667 (mapo)
Katastro 4,62 km² (462 ha) Boučí
Loĝantaro 57 (2021)
Denseco 12,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 04
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boučí
Portalo pri Ĉeĥio

Boučí (germane Pichelberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Dolní Nivy, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km okcidente de Dolní Nivy. Estas ĉi tie registritaj 14 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 57 loĝantoj.

Boučí estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,62 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1268.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Boučí
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 524 483 446 478 486 465 539 174 162 120 60 22 29 35
Nombro de domoj 86 92 93 93 93 91 102 107 - 36 21 10 12 14

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

Boučí etendiĝas sur sudaj deklivoj de Ercmontaro falantaj en Sokolovan basenon. En la sudokcidenta parto de la katastra teritorio de Boučí trafas orienta rando de subercmontara elŝutejo, kiu ĉi tie estiĝis pro surveturigo de kaŝigaj materioj el la brunkarba surfaca minejo Jiří.

Minado[redakti | redakti fonton]

Ekde mezepoko en la ĉirkaŭaĵo de Boučí oni minis el kvarcaj vejnoj en ardeza ercmontara-smrčina fundamento plumban ercon. La plej abundaj estis minejoj Felix (Felixzeche) kaj Bartoloměj (Bartolomäi Zeche). En la jaroj 1947–1948 okazis en deklivoj de monteto Boučský vrch (667 m) esploro por urania erco, kiu ĉi tie estis sekve minata en la jaroj 1950–1951. Sume ĉi tie estis akiritaj proksimume 3 tunojn da uranio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]