Brühl estas urbo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Erft kaj al la distriktaro Kolonjo, kaj situas pli-malpli meze inter la grandaj urboj Kolonjo norde kaj Bonno sude. Fine de decembro 2022 la urbo havis 44 804 loĝantojn. Du barokaj kasteloj - Augustusburg kaj Falkenlust - kun koresponde pompaj parkoj estas apartaj arkitektaj juveloj sur la urba teritorio.