la vaporlokomotivo „Feuriger Elias“ merkatoplace ĉirkaŭ la jaro 1900
Brühl estas urbo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Erft kaj al la distriktaro Kolonjo, kaj situas pli-malpli meze inter la grandaj urboj Kolonjo norde kaj Bonno sude. Fine de decembro 2024 la urbo havis 45555 loĝantojn sur areo de 36,12 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 264 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Teksto por la listo estas malplena - en la funkcio: list().
Du barokaj kasteloj - Augustusburg kaj Falkenlust - kun koresponde pompaj parkoj estas apartaj arkitektaj juveloj sur la urba teritorio.
Phantasialand[fanTAzialant] estas amuzparko en Brühl. Kun preskaŭ du milionoj da vizitantoj en 2019, ĝi estas la dua plej vizitata amuzparko en Germanio kaj unu el la 15 plej vizitataj laŭsezonaj amuzparkoj en Eŭropo.