Breda maturiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Breda maturiĝo aŭ (por)breda matureco estas parto de la ontogenezo de unuopulo kaj signifas fazon de la plenkreskiĝo kiam ĝi povas sin jam reprodukti (tiu estas ĝi jam produktas vivkapablajn seksajn ĉelojn) sen danĝeriginta sian feton, sian estontan ekonomian uzon.

Tiu fazo okazas, kiam la besto atingas 2/3-3/4 de la plenkreska maso. Oni devas iom malatenti la aĝon, ĉar la bredan maturiĝon influas la nutrado kaj la prizorgado.

breda maturiĝo ĉe kelkaj bestoj

  • ĉevalo: 2-3-a jaro aŭ 3 jaroj (ĉe malfruaj tipoj)
  • bovo: 1-1 ¾ jaroj aŭ 2-3 jaroj (ĉe malfruaj tipoj)
  • ŝafo: ¾-1 jaro aŭ 1,-1,5 jaroj (ĉe malfruaj tipoj)
  • azeno: 2-3-a jaro
  • kapro: ¾-1,5-a jaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]