Seksa maturiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La seksa maturiĝo (ĉe homo: pubereco) estas parto de la ontogenezo de unuopulo kaj signifas fazon de la plenkreskiĝo, kiam ĝi povas sin jam reprodukti (tiu estas ĝi jam produktas vivkapablajn seksajn ĉelojn). Tiu fazo daŭras ĉe multĉeluloj diverslonge, sed ĝi okazas ĉe hejmigitaj bestoj pli frue ol ĉe la sovaĝaj parencoj. Post la seksa maturiĝo la agrikulturajn bestojn oni devas apartigi laŭ seksoj. La komenco de maturiĝo povas malsami eĉ ĉe tipoj, kaj ĉe unuopuloj.

seksa maturiĝo de diversaj bestoj:

  • ĉevalo: aĝo de 1 jaro
  • bovo, kapro, ŝafo: 5–6-a monato
  • porko: 4–5-a monato
  • hundo: 7–9-a monato

La seksa maturiĝo ne estu konfuzata kun breda maturiĝo, kiu okazas pli poste.

La seksa maturiĝo estas direktita per efikoj de tiroido kaj la (de ĝi produktita) hormono, la tiroksino. La forigo de tiroido kondukas al pli alta kresko kaj perturbas la proceson de la seksa maturiĝo.

La evoluo de la homaj seksaj trajtoj estas direktitaj per oestrogeno (ĉe virinoj) kaj per androgenoj – plej grava reprezentanto estas la testosterono – (ĉe viroj). Ĉe damaĝo de testosteronaj receptoroj aŭ la direktaj nervocentroj en hipotalamo aŭ pro tumoroj, la seksa maturiĝo povas neokazi. Ĉe trofunkciado de hormonaj glandoj – kiuj produktas pli da gonadotropinoj – povas okazi frua apero de la seksa maturiĝo (t.n. Pubertas praecox).

Ĉe homoj tiu fazo nomiĝas pubereco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]