Essertes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bretonnaire)
Essertes
Blazono de Essertes
Blazono de Essertes
Blazono de Essertes
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 33′ 45″ N 6° 47′ 20″ O / 46.56250 °N, 6.78889 °O / 46.56250; 6.78889 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 45″ N 6° 47′ 20″ O / 46.56250 °N, 6.78889 °O / 46.56250; 6.78889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 328
Areo 1,65 km²
Alteco 735 m super marnivelo
Poŝtkodo 1078
Komunumkodo 5788
Mapo de Essertes
Mapo de Essertes
Mapo de Essertes
vdr

Essertes estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 328 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Essertes situas 13 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano, okicdente de la supra valo de la rivero Brojo sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Jorat en la Vaŭda Mezlando. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Essertes kaj Bretonnaire kaj kelkaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo estas Pra Donnabbé sur alteco de 814 m s.m.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 10,8% estas kovritaj de arbaro, 77,7% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Essertes limas en nordo al Auboranges (FR), en oriento al Oron, en sudo al Forel (Lavaux), kaj en okcidento al Servion.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Essertes pasas la kantona ĉefvojo de Vevey al Moudon, de kiu en sudo de la komunumo disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 154 al Oron-la-Ville. Pere de poŝtaŭtolinio de Palézieŭ tra Oron-la-Ville al Mézières la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Essertes datiĝas el la jaro 1154 kiel terram de Sartis. Ĉe la limo al Auboranges, troviĝas la plej alta konata menhiro en Svislando. Ek de la 16-a jarcento ĝi servis kiel limomarkilo inter la friburga kaj berna teritorio. En la jaro 1996 ĝi estis restarigita. En la 12-a jarcento la Senjoro de Palézieŭ kaj pluraj liaj vazaloj donacis bienojn en Essertes la la benediktana Abatejo de Hautcrêt, kiu donaco en la jaro 1154 estis konfirmita de la episkopo de Laŭzano. Dum la berna regado de 1557 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Essertes apartenis al la Voktejo Oron. En la jaro 1814 Essertes konstituiĝis kiel aŭtonoma politika komunumo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]