Brianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brianco
Historia regiono
Blazono
areo [+]

LandoItalio

Areo879,8 km² (87 980 ha)

Loĝantaro1 483 336 (2016)
Denseco1 685,99 loĝ./km²

Brianco (Tero)
Brianco (Tero)



Vikimedia Komunejo:  Brianza [+]
vdr

Brianco (itale Brianza kaj lombarde Briansa) estas geografia areo de Lombardio (aŭ Lombardujo), norde de Milano. Per la vorto Brianco oni priskribas teritorion lombardan, kiu ne estas rilata al teritoria institucio. Fakte ĝiaj komunumoj rilatas al kvar malsamaj provincoj.

Etimologie la nomo Brianza devenas verŝajne de la kelta vorto brig (monteto, altaĵo), kiu ankoraŭ havas la saman signifon - ĉefe en la formo bricch – en multaj lingvidoj de la lombarda lingvo, inter kiuj la brianca lingvo[1].

Kiel ĉefaj limoj de la aereo oni povas indiki la artefaritan akvovojon Villoresi sude, la riveron Adda oriente, la Antaŭalpajn valojn ĝis la fonto de rivero Lambro norde kaj la riveron Seveso okcidente. Kvankam la manko de teritoria institucio, la sento de aparteno al ĉi tiu areo estas forta por siaj loĝantoj. La malsamaj partoj de Brianco havas multajn komunajn trajtojn, kiujn oni ne povas trovi en aliaj partoj de Lombardio. Ĉi tiuj trajtoj estas geografiaj, demografiaj, ekonomikaj, sociaj, kulturaj kaj lingvaj.

Lago de Pusiano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vedi anche varianti del dialetto lombardo occidentale della lingua lombarda