Brime de Sog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brime de Sog
Casa consistorial Brime de Sog.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49629 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 6° 3′ U (mapo)42.061388888889-6.0475Koordinatoj: 42° 4′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Situo de Brime de Sog
Situo de Brime de Sog

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Brime de Sog [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Brime de Sog [BRIme deSOĤ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Brime de Sog estas etimologie rilatebla al vimeno kaj sambuko.

Preĝejo kaj tombejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 128 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 88 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun San Pedro de Ceque kaj Santibáñez de Vidriales.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado post la Batalo de Polvoraria en 878. Poste ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]