Briozooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kolonio de modernaj maraj briozooj Flustra foliacea.

Briozooj aŭ laŭ latina scienca nomo Bryozoa (konataj ankaŭ kiel Polyzoa, Ectoprocta aŭ polulare kiel muskanimaloj)[1] estas filumo de akvaj senvertebruloj. Tipe ĉirkaŭ 0.5 milimetrojn longaj, ili estas filtromanĝantoj kiuj kribras partiklojn el akvo uzante retireblan lofoforon, neom "krono" de tentakloj kovritaj per cilioj. Plaj maraj specioj vivas en tropikaj akvoj, sed kelkaj loĝas en oceanaj fosejoj, kaj aliaj troviĝas en polusaj akvoj. Unu klaso vivas nur en vario de nesalakvaj medioj, kaj kelkaj membroj de ĉefa mara klaso preferas saletan akvon. Oni konas ĉirkaŭ 4,000 vivantajn speciojn. Unu genro estas solema kaj la cetero estas kolonia.

La filumo estis origine nomita "Polyzoa", sed tiu termino estis superŝutita per "Bryozoa" en 1831. Alia grupo de bestoj malkovritaj poste, kies filtromekanismo aspektis simila, estis inkluditaj ankaŭ en "Bryozoa" ĝis 1869, kiam oni notis ke ambaŭ grupoj estas tre diferencaj interne. La pli ĵusa malkovrita grupo estis nomita Entoprocta, dum la originaj "Bryozoa" estis nomitaj "Ectoprocta". Tamen, "Bryozoa" restis la plej disvastigita uzita termino por la lasta grupo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brusca; Brusca. "21: The Lophophorate Phyla". The Invertebrates.