Brita Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Togolando
27-a de decembro 1916 – 13-a de decembro 1956

historia lando • kolonioKuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr


Brita TogolandoOkcidenta Togolando estis Mandato de la Ligo de Nacioj en Okcidenta Afriko, en la aktuala Ganao, sub la mandata povo de Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi formiĝis efektive en 1916 pro la disdivido de la teritorio okupaciita de la germana protektorato Togolando en du teritorioj, nome la Franca Togolando kaj la Brita Togolando, dum la Unua Mondmilito. En 1922, la Brita Togolando, aktuala regiono Voltao de Ganao, estis metita formale sub brita dominado dum la Franca Togolando, la aktuala ŝtato Togolando, estis metita sub la franca dominado.

Post la Dua Mondmilito, la politika statuso de la Brita Togolando ŝanĝiĝis, ĉar ĝi iĝis Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj administraciita de Unuiĝinta Reĝlando. Dum la Malkoloniigo de Afriko, okazis referendumo en Brita Togolando en majo 1956 por decidi la estontecon de la teritorio. La plej parto de voĉdonintoj voĉdonis por la unuigo de la teritorio kun la najbara Ora Marbordo, nome kolonio de la brita krono. Malpli ol tri monatojn poste, la du teritorioj unuiĝis formale en decembro 1956, kaj Ora Marbordo sendependiĝis kiel Ganao en marto 1957.

La iama ĉefurbo de Brita Togolando, nome Ho, nun estas la ĉefurbo de la regiono Voltao de Ganao, kiu inkludas grandan parton de la teritorio de la iama mandato.

Brita Togolando, helverde okcidente de la Franca Togolando