Voltao (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regiono Voltao ruĝe sur la mapo pri Ganao

Voltao estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao. Ĝi kovras areon de 20.572 km², kiu laŭ grando similas al Slovenio.

Voltao limas kun Togolando oriente; kun la Atlantiko sude; kun la Norda Regiono; kaj kun Brong-Ahafo, Grand-Akrao kaj la Orienta Regiono okcidente.

En ĝi troviĝas bona parto de la lago Voltao, kiu formiĝis en 1965, post la konstruado de la akvorezervujo Akosombo. Ĝi subdividiĝas en 18 distriktojn kaj temas pri la kvina regiono laŭ etendiĝo kaj havas areon de 20.570 km2.