Brita kaj Alilanda Biblia Societo
Brita kaj Alilanda Biblia Societo | ||
---|---|---|
![]() | ||
karitata organizaĵo | ||
Dum | 7-a de marto 1804 – | |
Fondodato | 7-a de marto 1804 | |
Sidejo | Swindon | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Brita kaj Alilanda Biblia Societo - angle British and Foreign Bible Society, en Anglio kaj Kimrio ofte mallongigata al titolo Bible Society, "Biblia Societo" - estas kristana ne-profitcela organizaĵo en Anglio kaj Kimrio, kiu ekzistas por disponigi la Biblion tra la mondo. La societo ekestis en 1804.
Interalie la societo en 1912 komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando publikigis la esperantlingvan version de la Nova Testamento, post kiam komitato elektita dum la Brita Kongreso de Esperanto en Leeds en 1909 entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust, pastro John Beveridge kaj A. E. Wackrill.