Brjanska provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brjanska provinco sur la mapo de Rusio
Brjanska provinco sur la mapo de Rusio
Blazono de Brjanska provinco

Brjanska provinco (ruse Брянская область) estas provinco de okcidenta Rusio en la Eŭropa parto de la lando. Ĝi fondiĝis en 1944. La provinco situanta sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havas 27 distriktojn kaj 7 urbajn distriktojn. Ekde 2006 en la provinco 287 municipoj funkcias (7 urbegaj municipoj, 30 urbaj municipoj, 223 vilaĝaj municipoj). La plej alta punkto estas 288 m. La provinco situas proksime de la fifama Ĉernobil.

Panoramo de Brjansk
Flago de Brjanska provinco

La plej gravaj urboj estas Brjansk (424 100) (samtempe industria centro), Klinci (66 100) (industria centro), Fokino (cementoprodukto).