Brunfromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunfromaĝo kaj fromaĝrabotilo

Brunfromaĝo estas skandinava fromaĝo farita el selakto. Oni uzas aŭ selakton de bovoj aŭ de kaproj, aŭ de ambaŭ. Ĝi kutime estas tre dolĉa, la gusto iomete similas al karamelo.

En Norvegio oni manĝas multe da brunfromaĝo. Ĉirkaŭ 30 elcentoj de la fromaĝo manĝata en Norvegio estas brunfromaĝo. Jare, ĉirkaŭ 12 milionoj kilogramoj da brunfromaĝo estas faritaj tie. Tio estas preskaŭ 4 kg por ĉiu norvego. La brunfromaĝo estas kvazaŭ nacikultura simbolo.

Produktado

La selakto estas kromprodukto de ordinara fromaĝoproduktado, kiu konsistas ĉefe de akvo, selaktoproteino kaj laktozo (laktosukero). Oni boligas la selakton ĝis la plej multe de la akvo vaporiĝas. Ofte oni aldonas iomete da kremo je la fino de la boligado. La bruna koloro estiĝas pro la Maillard-reago. La varmo ŝanĝigas la laktosukeron al karamelo, kiu donas la dolĉan guston.

Uzo

Brunfromaĝo estas plej uzata sur pano, sed oni ankaŭ uzas ĝin en saŭcoj (plejparte ĉasbestsaŭcoj), sur vafloj, biskvitoj, ktp.

Historio

Brunfromaĝo farita el boligita selakto estis farita kaj uzita antaŭ tre longe.

La farmantino Anne Hov el Gudbrandsdalen ricevas la honoron por la produktellaborado. La invento de aldoni kremon aŭ dikkremon al la elbolaĵo de selakto, kaj tiel fari dikfromaĝon estas dirite elveninta el la tempo dum kiu ŝi estis farmantino ĉe Solbråsetra en Sør-Fron. Dikfromaĝo estis la praaĵo de la hodiaŭa Gudbrandsdal-variaĵo de brunfromaĝo, kiu helpis plibonigi la ekonomion en Gudbrandsdalen en la 1880-aj jaroj. Poste, ankaŭ kaprolakto aldoniĝis. En 1933, kiam Anne Hov havis 87 jarojn, ŝi ricevis la arĝenta Meritmedalo de la Reĝo.

Jam en 1805, Ole Olsen Evenstad (1739-1806) skribis sian fromaĝmanuskripton, Om Brug af Myse og dens Indkoging til Myssmør (Pri Uzo de Selakto kaj ĝia Enboligado al Selaktbutero), sed Evenstad ne menciis uzon de nek kaprolakto nek kremo kiel aldonaĵo.