Saltu al enhavo

Brunfromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunfromaĝo
Deveno Norvegio Norvegio
Origino bovinlakto aŭ kaprinlakto
USDA NDB numero 01021
vdr

Brunfromaĝo (norvege brunost) estas skandinava fromaĝo farita el selakto. Oni uzas selakton aŭ de bovinoj aŭ de kaprinoj, aŭ de ambaŭ. Ĝi kutime estas tre dolĉa, la gusto iomete similas al karamelo[1].

En Norvegio oni manĝas multe da brunfromaĝo. Ĉirkaŭ 30 elcentoj de la fromaĝo manĝata en Norvegio estas brunfromaĝo. Jare, ĉirkaŭ 12 milionoj da kilogramoj da brunfromaĝo estas faritaj tie. Tio estas preskaŭ 4 kg por ĉiu norvego. La brunfromaĝo estas kvazaŭ nacikultura simbolo[2][3][4].

Produktado

[redakti | redakti fonton]

La selakto estas kromprodukto de ordinara fromaĝoproduktado, kiu konsistas ĉefe de akvo, selaktoproteino kaj laktozo (laktosukero). Oni boligas la selakton ĝis la plej multe de la akvo vaporiĝas. Ofte oni aldonas iomete da kremo je la fino de la boligado. La bruna koloro estiĝas pro la Maillard-reago. La varmo ŝanĝas la laktosukeron en karamelon, kiu donas la dolĉan guston[5].

Brunfromaĝo estas plej uzata sur pano, sed oni uzas ĝin ankaŭ en saŭcoj (plejparte ĉasbestsaŭcoj), sur vafloj, biskvitoj ktp[6][7].

Brunfromaĝo farita el boligita selakto estis farita kaj uzita antaŭ tre longe.

La farmantino Anne Hov el Gudbrandsdalen ricevas la honoron por la produktellaborado. La invento aldoni kremon aŭ dikkremon al la elbolaĵo de selakto, kaj tiel fari dikfromaĝon estas dirite elveninta el la tempo dum kiu ŝi estis farmantino ĉe Solbråsetra en Sør-Fron. Dikfromaĝo estis la praaĵo de la hodiaŭa Gudbrandsdal-variaĵo de brunfromaĝo, kiu helpis plibonigi la ekonomion en Gudbrandsdalen en la 1880-aj jaroj. Poste, ankaŭ kaprolakto aldoniĝis. En 1933, kiam Anne Hov havis 87 jarojn, ŝi ricevis la arĝentan Meritmedalon de la Reĝo.

Jam en 1805, Ole Olsen Evenstad (1739-1806) skribis sian fromaĝmanuskripton, Om Brug af Myse og dens Indkoging til Myssmør (Pri Uzo de selakto kaj ĝia enboligado al selaktbutero), sed Evenstad ne menciis uzon de kaprolakto aŭ kremo kiel aldonaĵo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lucy Gillmore, "Lucy Gillmore pushes past snow-laden trees ...", The Independent, 14 January 2001.
  2. http://www.theguardian.com/lifeandstyle/wordofmouth/2013/jan/24/brunost-norwegian-cheese-hot-topic
  3. "Norway goat cheese fire closes tunnel", BBC News Europe, 22 January 2013.
  4. Korva Coleman, "Burning Cheese Closes Norwegian Road For Days", The Two-Way, NPR, 23 January 2013.
  5. Terri Dunbar-Curran, "Whey to go: Choose cheese", Cape Times, 26 April 2012.
  6. Ole Bjørner Loe Welde and Ulf André Andersen, "Advarer mot brunost" Arkivigite je 2010-10-08 per la retarkivo Wayback Machine, Dagbladet, 15 August 2003 norvege
  7. Gunn Helene Arsky, "Sunne og usunne brunoster: Vi har testet 18 brunoster - det ernæringsmessige spriket er stort", Dagbladet, 4 March 2011 norvege