Bruno Riefling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruno RIEFLING)
Bruno Riefling
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
Morto 22-an de decembro 1918 (1918-12-22) (23-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bruno RIEFLING estis norvega studento de filologio, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo. Naskiĝis en la 8-a de oktobro 1895, mortis en la 22-a de decembro 1918. Studis filologion. Esperantistiĝis en 1912. Plej kapabla propagandisto kaj entuziasma esperantisto, kun idealista kredo je la mondlingva afero, laboris por Esperanto per artikoloj kaj paroladoj. Aŭtoro de Plena Lernolibro, 1918. Elektiĝis prezidanto de NEL 1918, nur 2 monatojn antaŭ sia morto.