Brusino Arsizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brusino Arsizio
Blazono de Brusino Arsizio
Blazono de Brusino Arsizio
Blazono de Brusino Arsizio
Brusino Arsizio
Brusino Arsizio
Brusino Arsizio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 55′ 12″ N 8° 56′ 2″ O / 45.92000 °N, 8.93389 °O / 45.92000; 8.93389 (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 12″ N 8° 56′ 2″ O / 45.92000 °N, 8.93389 °O / 45.92000; 8.93389 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 4,04 km²
Alteco 277 m super marnivelo
Poŝtkodo 6827
Komunumkodo 5160
Mapo de Brusino Arsizio
Mapo de Brusino Arsizio
Mapo de Brusino Arsizio

Brusino Arsizio estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Brusino Arsizio situas ĉe la suda bordo de la Lago de Lugano kaj en okcidento limas al Italio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brusino Arsizio kaj la setlejoj Confine, Finate, San Giorgio, Terniciolo, kaj Serpiano. La setlejo Serpiano situas sur monteto, kiu tere atingeblas nur de sudo de la najbara distrikto Mendrisio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,04 km², de kiuj 87,7% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Brusino Arsizio limas en nordo alilfanke de la Lago de Lugano al Morcote, en oriento al Riva San Vitale, en sudo al Meride, kaj en okcidento al Porto Ceresio (Provinco Varese, Italio).

Trafiko

Brusino Arsizio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Brusino Arsizio pasas laŭ la lagobordo flanka vojo de Riva San Vitale al Ponte Ceresio en Italio. De la vilaĝo kondukas aertelfero al la surmonta setlejo Serpiano, de kie mallarĝa vojo kondukas al Mendrisio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de buslinio de Porto Ceresio al Capolago. De Serpiano buso kondukas al Mendrisio. Krome la komunumo disponas pri haltejo por la liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Brusino Arsizio datiĝas el la jaro 1167 kiel Brŭia. Dum mezepoko unue la tontonidoj de Campinone d'Italio kaj ek de la 13-a jarcento la Monaĥejo San Ambrogio de Milano posedis bienojn en Brusino Arsizio. Sur la komunuma teritorio ekzistis turo, menciita en la jaro 1671 kiel Castrum Brugini Arsitii. Dum la lastaj jardekoj estiĝis ferisetlejoj en Brusino Arsizio kaj la komunumo akiris turisman signifon.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Antonio Gili: Brusino Arsizio en Historia Leksikono de Svislando (2009-04-22)

Eksteraj ligiloj