Budho Kaŭndinjo
Budho Kaŭndinjo | |
Sanskrite: | कौण्डिन्यबुद्ध (Kauṇḍinyabuddha) |
Palie | Koṇḍaññabuddha |
Sinhale | කොණ්ඩඤ්ඤ බුදුන් වහන්සේ |
Ĉine: | 智调佛 (Zhìdiào-fó) 憍陳如佛 (Jiāochénrú-fó) |
Tibete: | 교진여불 (Gyojinyeo-bul) |
Birme: | ကောဏ္ဍညဘုရား |
Taje: | พระโกณฑัญญพุทธเจ้า (Phra Konthanya Phutthachao) |
Vjetname: | Kiều Trần Như Phật |
Informoj | |
---|---|
Antaŭita de: | budho Dipankaro |
Sekvata de: | budho Mangalo |
La budho Kaŭndinjo naskiĝis en Rammavati, lia patro estis Sunanda kaj lia patrino estis Sujata. Li apartenis al la gotro Kaŭndinjo. Laŭlegende li vivis mil jarojn kiel laiko en Ruci, Suruci kaj Subha. Lia edzino estis Rudidevi kaj lia filo estis Vijitasena. Laŭlegende li forpasis kiam li estis cent mil jarojn aĝa en Canarama, kie estas stupao sur liaj relikvoj, kiuj ne estis disigitaj.[1]
Li elhejmiĝis kaj en dek monatojn, ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis kiribaton kiel manĝaĵon de de Yasodhara, filino de la komercisto Saundana, kaj greson kiel sidkusenon de Ajivaka Sundana. Lia arbo de bodio estis arbo Salakalyani, kaj lia unua diskurso estis farita al dek grupoj de bikŝuoj en Devavana proksime al Amaravati. Li havis tri grupojn da disĉiploj, unu direktita de Subhadda, alia de Vijitasena kaj alia de Udena.
Liaj ĉefaj disĉiploj estis Bhadda kaj Subhadda el la bikŝuoj kaj Tissa kaj Upatissa el la bikŝuinoj. Anurudda estis lia helpanto. Liaj ĉefaj patronoj estis Sona kaj Upasona el la viroj kaj Nanda kaj Sirima el la virinoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John S. Strong. (2007) Relics of the Buddha, p. 45.
- ↑ G.P. Malalasekera. Dictionary of Pali Proper Names, Volume 1, p. 683.